Title: Ascendo al Monto-Blanka en 1787
Author: Horace Bénédict de Saussure
Translator: René de Saussure
Release date: June 14, 2020 [eBook #62394]
Most recently updated: October 18, 2024
Language: Esperanto
Credits: Produced by Carolus Raeticus
(Naskiĝis en 1740. Li faris serion da botanikaj kaj geologiaj studvojaĝoj en diversaj landoj, sed precipe en la Alpoj. Klasikaj estas liaj elserĉoj pri la glaciejoj; al li estas ŝuldata la eltrovo de multaj mineraloj kaj la elpenso de diversaj fizikinstrumentoj, interalie de la harhigrometro, cianometro, diafanometro, pajl-, kaj pint-elektrometro, aktinometro, anemometro, eŭdiometro, ktp. Li eldiris la unuajn principojn de la racia meteorologio. Lia plej grava verko literatura estas titolita: Vojaĝoj tra la Alpoj. Li mortis en 1799.
Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum la monato aŭgusto 1786 du loĝantoj de Chamouni, S-ro Paccard, doktoro je medicino, kaj la gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron de Monto-Blanka, kiu estis ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj la sekvintan tagon ĝin eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareble sekvi iliajn paŝojn. Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi la entreprenon ĝis la proksima jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplori la montegon je komenco de junio kaj averti min pri la momento, kiam la platiĝo de la vintraj neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al la Provenca marbordo por fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujn mi intencis provi sur Monto-Blanka.
Dum la monato junio Jacques Balmat sensukcese faris du ascendprovojn; tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi en la unuaj tagoj de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallenche renkontis mi la kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon por anonci al mi siajn denovajn sukcesojn; la 5-an de julio li estis surprenirinta ĝis la pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj, Johan-Miĥael Cachat kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni, pluvis, kaj la malbela vetero daŭris preske kvar semajnojn. Sed mi estis decidinta atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi la oportunan okazon. Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj mi ekmarŝis la 1-an de aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek ok gvidistoj, kiuj portis miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron, kiun mi bezonis. Mia pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mi timis, ke li estas ne ankore sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiaj marŝoj. Mi postulis, ke li rezignu. Li restis ĉe la "Prieuré", kie li tre zorge faris observojn al tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis faronta sur la montsupro.
Kvankam estas apene du mejloj kaj kvarono rektlinie de la Prieuré de Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiam postulis almene dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj, malrektaĵoj, kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.
Irante de la "Prieuré" ĝis Monto-Blanka tra la monto "La Côte", oni unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis la vilaĝo "Les Bossons", kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas la samnoman glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiu glaciejo, oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l'Mont. Iom trans tiu vilaĝeto oni ekascendas, sekvante la bordon de la torento, kiu ŝprucas el la Taconay-glaciejo. Tiu suprenirejo estas tre sovaĝaspekta, funde de mallarĝa valeto, lokita kontraŭ la Taconay-glaciejo, kiu svarmas je glaciaĵoj, ne blankaj kaj puraj, kiel tiuj de "Bossons", sed malpurigitaj de nigra koto kaj tratranĉitaj de samkoloraj ŝtonegoj; sed daŭrigante la ascendon, oni evkidas super tiu glaciejo la purajn kaj krutajn neĝojn de la kupolmonto "Goûté". Balde poste oni alvenas iom super la Taconay-glaciejo, oni trapasas kelkajn danĝerajn lokojn, kaj oni atingas fontanon kun klara kaj freŝa akvo, ĉe kiu la gvidistoj, jam lacigitaj pro siaj ŝarĝoj, plezurege ripozis dum kelkaj momentoj.
Duon-horon post forlaso de la glaciejo, oni alvenas ĉe la piedo de sufiĉe alta preske vertikala roko, kiu baras mallarĝan kaj profundan koridoron. Por eliri el tiu koridoro, oni devas surgrimpi la rokaĵon; tiu pasejo nomiĝas Mapas aŭ Malbona-Paŝo. Oni estis tie metinta ŝtupetaron, en la penso, ke mi ĝin bezonos; sed, ĉar mi timis impresi al miaj gvidistoj malbonan opinion pri mi, se mi ĝin uzus, mi pasis preter la ŝtupetaro, ne tuŝinte ĝin. Trans la "Mapas" oni estas devigata surpaŝi kelkajn mallarĝajn kornicojn super altaj krutaĵoj. Poste oni sekvas akran kreston kun profundegaĵo dekstre kaj tre deklivaj herbejoj maldekstre; post kio oni per kvindek-grada deklivo ascendas al groto aŭ kaverneto, kie mi tranoktis la 20-an de aŭgusto 1786, kiam, tuj post la vojaĝo de doktoro Paccard, mi provis, sekvante liajn postsignojn, atingi la pinton de Monto-Blanka. Sed dumnokte ekfalis torentsimila pluvego kaj neĝis sur la altaĵoj; malĝoje devis mi reveni sur miajn paŝojn kaj prokrasti la aferon ĝis proksima jaro. En ambe vojaĝoj mi bezonis proksimume kvar horojn, ne inkludante la ripoztempojn, por iri de "Prieuré de Chamouni" ĝis tiu rifuĝejo.
La supro de l'rokaĵo, nord-weste de tiu groto, prezentas tre belan vidaĵon. Tiu supro formas unu el la pintoj de la mallarĝa kresto de l'monto "La Côte", kiu apartigas la glaciejojn "Taconay" kaj "Les Bossons". La tiea montpasejo kuŝas je alto da ĉirkaŭe sescent klaftoj super la "Prieuré de Chamouni". De tiu kresto oni ekvidas sub siaj piedoj la du ĵus nomitajn glaciejojn, la tutan Chamouni-valon ĝis la Balma pasejo kaj ambe montĉenojn, kiuj flankas tiun pasejon: pli malproksime, oni ekvidas la Aï-turojn kaj la Sud-pinton, kiu superas Saint-Maurice, kiel anke aliajn suprojn pli malapudajn. Sed la plej interesa vidaĵo estas la nord-westa laŭlonge vidita parto de la kresto mem, sur kiu oni staras. Egaj akrangulaj rokoj, strange kaj maltime amasigitaj, kronas la supron de tiu kresto kaj aspektas plej nekutime kaj sovaĝe; la bela kaj rideta paroĥo de "Ouches" ŝajnas dispecigita per tiuj senfruktaj rokaĵoj kaj mirinde kontrastas kun ili. Unu el tiuj rokoj, kies elstaranta angulo antaŭenas super la profundegaĵo, nomiĝas pro tio Birdbeko. Oni rakontas, ke paŝtisto, vetinta iri kaj sidiĝi sur tiun bekpinton, sukcesis kaj tie sidiĝis; sed restariĝante li pro mallerta movo perdis la egalpezon, falegis kaj mortiĝis surloke.
Estis tagmezo, kiam ni alvenis sur tiun kreston; mi haltis duonhoron, por ke miaj gvidistoj povas manĝi. Dume mi amuziĝis, rigardante je granda profundo sub miaj piedoj fremdulojn, kiuj subtenataj de siaj gvidistoj pene trapaŝis la malsupran plataĵon de la glaciejo "Les Bossons", kaj kiuj verŝajne preparis por sia reveno fanfaronan rakonton pri sia kuraĝo kaj pri la renkontitaj danĝeroj. Sed mi provis, kaj vane provis, ekvidi sur la dua plataĵo du el miaj portistoj, kiuj pretendis alveni pli rapide ol ni sur la kreston, kie ni staris, pasante tra tiu glaciplataĵo, kiu efektive prezentas de la "Prieuré" vojon pli rektan. Ĉar troviĝas danĝeraj paslokoj, ni estis maltrankvilaj pro ilia neapero. Tamen ili reatingis nin, sed multe pli malfrue.
Daŭrigante la supreniron oblikve inter la glaciejo "Les Bossons" kaj la supro de la kresto, ni pasis sub profunda kaverno, kie Jacques Balmat en sia unua vojaĝo estis kaŝinta la ŝtupetaron, kiu helpis al ni trapasi la krevaĵon de la glaciejo, kaj abistangon, uzendan por la malfacilaj paslokoj. La ŝtupetaron li retrovis, sed la stangon oni estis ŝtelinta; estas strange, ke tie troviĝis ŝtelistoj; oni tamen ne povus diri, ke estis grandvojaj ŝtelistoj. Ni anke pasis ĉe la piedo de la "Tur"-pinto, kiu estas la plej alta de tiu kresto, kaj je la unua horo kaj tri kvaronoj ni atingis la supron de la "Côte"-monto, en loko kie ni intencis tranokti. Tiu unua tago do ne estis longa: ni bezonis nur ses horojn kaj duonon de "Prieuré" ĝis nia unua kuŝiĝejo.
Tiu rifuĝejo konsistis el amaso da egaj granitŝtonegoj, inter kiuj miaj gvidistoj esperis trovi ŝirmejon, kaj kie doktoro Paccard kaj Jacques Balmat tranoktis la unuan vesperon de sia esplorvojaĝo. Tiuj ŝtonegoj estis tien ŝovitaj de la glaciaro, kiu estas tute proksima, kaj kiun oni devas trapaŝi por progresi al supro de Monto-Blanka. Tie oni forlasas la firman teron kaj ekpaŝas sur la glaciojn kaj sur la neĝojn ĝis fino de la vojaĝo.
Preferinde estas trapaŝi la glaciejon dummatene, kiam la neĝo estas ankore hardita; multe pli danĝera estas la trapaŝo vespere, kiam la tagvarmo estas ĝin moliginta. Tion spertis Marie Coutet, sub kiu la neĝo ekkrevis, kiam li iris esplori la pasejon, kiun ni estis sekvonta la morgan tagon. Feliĉe li restis pendanta per la ŝnurego, kiu ligis lin al liaj du akompanantaj kamaradoj. Je ilia reveno ni ĉiuj interese demandis ilin pri ilia esplorpromeno, kiel oni demandas al spionoj novaĵojn pri la malamika armeo. Trankvile kaj eĉ gaje raportis Marie Coutet sian aventuron: malgraŭe, lia rakonto sternis malhelan vualon sur la vizaĝojn; la plej bravaj ŝercis pri ĝi, sed la aliaj ŝajne opiniis tiujn ŝercojn iom malkonvenaj. Tamen reveni hejmen neniu proponis, ĉiu okupis sin serĉante ŝirmejon por pasigi la nokton; unuj loĝiĝis en mia malnova rifuĝejo, kie ili esperis esti pli varme; aliaj nestis inter la granitŝtonegoj; mi mem, kun mia servisto kaj du aŭ tri el miaj fidelaj gvidistoj, kuŝiĝis sub tendo, kiun mi kunportigis, por esti tute libera pri la loko, kie mi tranoktos.
La morgon, 2-an de aŭgusto, malgraŭ la vigla deziro, kiun ĉiuj havis ekmarŝi frumatene, okazis tiom da diskutoj inter la gvidistoj pri la divido kaj aranĝo de iliaj ŝarĝoj, ke nur je la sesa kaj duono ni povis ekvojaĝi. Ĉiu timis tro ŝarĝi sin, ne por eviti laciĝon, sed por ne trakrevigi la neĝon per sia pezo kaj tiel fali en profundaĵon.
Ni ekpaŝis sur la glaciejon kontraŭeje de la granitŝtonegoj, sub kies ŝirmo ni estis dormintaj; la komenco estas tre facila; sed balde poste oni envenas en glaciaĵan labirinton, disŝiritan per larĝaj krevaĵoj, jen tute malplenaj, jen tute aŭ parte plenigitaj de neĝoj, kiuj ofte formas arkaĵojn sube kavigitajn, kaj kiuj estas tamen kelkafoje la sola rimedo havebla por transiri tiujn krevaĵojn; aliloke, oni uzas akran glacikreston, kiel ponton por ilin transpaŝi. En kelkaj lokoj, kie la krevaĵoj estas tute malplenaj, oni estas devigata malsupreniri ĝis la fundo kaj denove supreniri per ŝtuparoj hakitaj en la glacion mem de la kontraŭeja muro. Sed nenie oni atingas, nek eĉ ekvidas la rokon; la fundo ĉiam estas neĝa aŭ glacia; kaj okazas momentoj kiam, post malsupreniro en tiujn preske vertikalajn abismojn ĉirkaŭitajn de glacimuroj, oni ne povas imagi, tra kie oni eliros. Tamen tiom longe kiam oni marŝas sur la glacio mem, kiom ajn mallarĝaj estas la krestoj, kiom ajn kliniĝaj estas la deklivoj, tiuj maltimaj Chamouni'anoj havas la kapon kaj la piedon egale firmaj, kaj ili ŝajnas nek timigitaj nek maltrankvilaj: ili interparolas, ridas, konkuras inter si; sed, kiam oni paŝas sur tiuj maldikaj arkaĵoj pendantaj super abismoj, ili marŝas en plej profunda silento; la unuaj tri, kune ligitaj per ŝnuregoj je interspaco da kvin aŭ ses futoj unu de la alia; la okuloj fiksitaj pieden, ĉiu penante meti la piedon precize kaj lerte en la postsignon lasitan de la antaŭiranto. Sed, precipe pligrandiĝis tiu speco de timo, kiam ni ekvidis la lokon, kie Marie Coutet[TR1] estis enprofundiĝinta; la neĝo estis sub liaj piedoj subite krevinta, kreante ĉirkaŭ li malplenaĵon, ses aŭ sep futojn diametre, malkovrantan abismon, kies nek fundon nek randojn oni povis ekvidi, kaj tio en loko, kie neniu ekstera signo anoncis plej etan averton de danĝero. Sekve, kiam transpaŝinte iun el tiuj suspektaj neĝoj, la karavano retrovis sin sur la firma glacio, esprimo de ĝojo kaj kvieto heligis ĉiujn vizaĝojn, babilo kaj ŝercoj rekomencis; oni interdiskutis pri la vojo sekvenda, kaj, trankviligita de la sukceso, oni pli konfide riskis sin je novaj danĝeroj. Preske tri horojn ni pasigis por trapaŝi tiun timigan glaciejon, kvankam ĝi havas larĝon da apene unu kvaronmejlo. De tiam ni marŝis nur sur neĝoj, ofte tre malfacilaj pro la kliniĝo de la deklivoj kaj kelkafoje danĝeraj, kiam tiuj deklivoj borderas profundegaĵojn; sed tiam almene oni timas neniun alian danĝeron, ol tiun, kiun oni vidas, kaj oni ne riskas esti englutita, sen ke nek forto nek lerto povas helpi.
Elirante el la glaciejo, oni estas devigata supreniri unu el tiuj ekstreme krutaj deklivoj; poste, oni pasas ĉe piedo de la plej malalta kaj plej norda pinto de ĉeneto da rokoj, izolitaj meze de la Mont-Blank'a glaciaro. Tiu ĉeneto, oriente, estas apartigita je la Sudpinto kaj je la montoj, ligantaj tiun pinton kun Monto-Blanka, per tre sovaĝaspekta glaciejo.
Post ol esti preterpasinta tiujn rokojn, oni ilin forlasas por serpente supreniri en neĝplana valeto, kiu de nordo iras suden ĝis piedo de la plej alta montpinto. Tiu neĝo estas tie ĉi kaj tie tratranĉita de grandegaj kaj belegaj krevaĵoj. Ilia akra kaj neta tranĉo vidigas neĝojn horizontale tavolitajn, ĉiu tavolo kunrespondanta al unu jaro. Kiom ajn larĝa estas tiuj krevaĵoj, nenie oni povas ekvidi ties fundon.
Ni realbordiĝis la rokĉenon en la sama loko, kie la pasintan jaron mi konstruigis rifuĝdometon; tiam mia intenco estis tranokti tie dum la ascendo; sed malbela vetero malhelpis min atingi ĝis tie.
Tiu ĉeno ofte estas interrompita de neĝoj; la rokpintoj eliĝas kiel insuletoj, aŭ kiel rifoj, el la neĝmaro, kiu kovras la tutan regionon. Tie miaj gvidistoj perdigis al mi multan tempon, sub preteksto matenmanĝi kaj ripozi; ilia intenco estis prokrasti nian marŝon sufiĉe, por ke fariĝos neeble progresi ante la nokto en la parton de l'vojo, kie jam ne troviĝas rokaĵoj kaj kie oni estus devigata kuŝiĝi surneĝe. Nur je la dekunua ni revojaĝis, kvankam ni estis alvenintaj iom post la naŭa.
De la tieaj rokoj ni povis ekvidi la lagon[1] trans la valo "Abondance"; sed, daŭrigante la ascendon, oni ĝin vidis ĉiam pli bone; ni eĉ tre facile rekonis la urbeton "Nyon". Antaŭ ni la montoj de "Faucigny" iom post iom malsuprenis. La traborita pinto "Reposoir" (Ripozejo) nin plej longtempe kontraŭstaris, tial ke ĝi estis najbara kaj ĝia pinto konturiĝis kontraŭ la malproksima horizonto; efektive ni konsideris venkitaj nur tiujn altaĵojn, super kiuj ni povis vidi la Jura'on. Ĉiu tia venko estis ĝojtemo por la tuta karavano; ĉar nenio plivivigas kaj kuraĝigas, ol la klara konstato de akiritaj progresoj.
Post unuhora marŝo ni pasis rande de grandega krevaĵo. Kvankam ĝi estis larĝa je pli ol cent futoj, oni nenie ekvidis ĝian fundon. Dum ni ĉiuj ripozis starantaj sur ĝia rando, admirante ĝian profundon kaj observante ĝiajn neĝtavolojn, mia servisto, pro neklarigebla distriĝo, fallasis la piedon de mia barometro, kiun li en la mano tenis; glitegis tiu piedo sagrapide sur la dekliva flanko de la krevaĵo kaj je granda profundo plantiĝis en la kontraŭejan flankon, kie ĝi restis fiksita, vibrante kiel la lanco de Aĥilo sur la Skamandra bordo. Viglan ĉagreniĝon mi pri tio eksentis, ĉar tiun piedon oni uzis ne nur por la barometro, sed anke por la kompaso, por la lorno kaj por diversaj aliaj instrumentoj, kiujn oni fiksas sur ĝin. Sed en tiu sama momento kelkaj el miaj gvidistoj, kompatantaj mian ĉagreniĝon, proponis al mi iri kaj rekapti ĝin; kaj, ĉar la timo ilin endanĝerigi retenis mian konsenton, ili certigis, ke ili nenion riskas. Kaj unu el ili tuj pasigis al si sub la brakoj ŝnuregon, kaj la aliaj retenante ĝin lasis lin malsupren ĝis la barometra piedo, kiun li ekkaptis kaj triumfe realportis. Dum efektiviĝis tiu entrepreno mi havis duoblan kaŭzon je malkvieto; unue pri la sorto de la je ŝnuro pendanta gvidisto; poste, ĉar oni povis vidi nin de Chamouni, de kie oni per lorno povis sekvi ĉiujn niajn movojn, mi ekpensis, ke, se en tiu momento oni direktus al ni la rigardojn, oni sendube kredus, ke unu el ni falis en la krevaĵon, kaj ke ni klopodas por lin retiri. Feliĉe mi pli poste eksciis, ke en tiu momento oni ne observis nin.
Ni estis devigataj trapaŝi tiun saman krevaĵon sur kliniĝa kaj danĝera neĝponto; post kio, per anke tre kruta neĝdeklivo ni atingis unu el la lastaj rokoj de la izolita ĉeno, kie mi tranoktis la postmorgon, revenante de la montpinto, kaj pro tio mi nomis ĝin la roko de la Feliĉa Reveno. Ĝia alto estas mil sepcent okdek klaftoj. Ni alvenis tie je la unua kaj duono, kaj ni bonapetite tagmanĝis je sunvarmo. Sed ĉar ni bedaŭris, ke ni ne havas akvon, la gvidistoj elpensis tre lertan rimedon por ĝin havigi al ni. Ili pafis egajn neĝbulojn kontraŭ sunekspozitajn rokojn; parto de la neĝo tie algluiĝis, fandiĝis pro la varmigita roko, kaj ni kolektis la akvon, kiu gute destiliĝis teren. Ili interŝanĝis sin por pafi la bulojn, kaj post kelkaj momentoj kreiĝis fontano, kiu provizis nin je tiom da akvo, kiom ni povis deziri.
Tiu rokaĵo, izolita meze de la neĝoj, estis por niaj gvidistoj vera ĝuloko, kvaze Kalipsa insulo; ili ne povis konsenti forlasi ĝin kaj nepre volis tranokti tie. Ili imagas, ke ĉe tiuj altaj neĝoj regas dumnokte absolute netolerebla frosto, kaj ili serioze timis mortiĝi tie. Fine mi diris al ili, ke koncerne min, mi estas firme decidinta, iri tien kun tiuj el ili, kiuj estas fidindaj, ke ni profunde fosos en la neĝon, ke ni kovros tiun kavaĵon per la tendtolo, ke ni tien enfermos nin ĉiujn kune, kaj ke tiel ni ne suferos pro malvarmo, kiom ajn akra ĝi estos. Trankviligis ilin tiu aranĝo, kaj ni ekmarŝis antaŭen.
Post tridekkvinminuta supreniro ni atingis la unuan neĝplataĵon, kiu prezentiĝas sur tiu vojo. La kliniĝo de tiu plataĵo certe ankore estas dek- ĝis dekdugrada, tamen ĝi ŝajnis esti nivelaĵo kompare kun la grimpitaj de ni deklivoj. Maldekstre staris la Sud-pinto, kiu komencis senteble malsupreni; dekstre, la kupolpinto Goûté. Plej nekutiman kaj grandiozan spektaklon prezentis la supro de tiu kupolo, niaflanke tratranĉita preske vertikale, kovrita per duoncirkla neĝtavolo, simila al pontarkaĵo, kaj kronita per vico da grandegaj kubformaj neĝblokoj, kiujn ni nomis "serakoj". Antaŭ ni staris la Mont-Blank'a pinto, celo de nia vojaĝo, ankore mirinde altega je niaj okuloj; maldekstre de ĝi vidiĝis la rokoj, kiujn mi nomas ĝia ŝtuparo, kaj belegaj tranĉoj de freŝaj neĝoj, kiuj por la sunlumo aspektis eksterordinare rebrilaj kaj blindigaj.
Dudek minutojn ni bezonis por trapaŝi tiun plataĵon; kaj tiu tempo ŝajnis al ni tre longa, tial ke de post la lasta vojaĝo de Jacques Balmat ĝi estis tra sia tuta larĝo balaata de du potencegaj seraklavangoj, deŝiritaj el la Goûté'a kupolpinto: ni estis devigataj marŝi tra tiuj glaciaĵoj kun la timo denove sublavangiĝi. De tiu plataĵo ni dum preske unu horo supreniris tridekkvargradan deklivon, kaj tiel ni atingis la duan plataĵon, kie ni estis tranoktontaj.
Unue okazis daŭraj kaj seriozaj pridiskutoj por elekti la lokon, kie fiksota estos la tendo, sub kiu ni ĉiuj devos kuniĝi por esti ŝirmataj kontraŭ la nokta frosto, kiu tiom terurigis la gvidistojn. Krom la malvarmo ni devis eviti du danĝerojn, el kiuj unu venis de supre, la alia de malsupre: ni devis elekti lokon, kie la ekfalontaj de la altaĵo lavangoj ne povus atingi nin, kaj kie oni ne povus suspekti la ekziston de iu krevaĵo, kaŝata de supraĵaj neĝoj. Tremis la gvidistoj je la penso, ke tiu neĝo, ŝarĝita per la pezo de dudek en malgrandan spacon kunigitaj homoj, kaj moligita de la varmo de iliaj korpoj, povus subite ekkrevi kaj nin ĉiujn kune engluti meze de la nokto. La almenan eblon de tia supozo pruvis teruriga krevaĵo, kiun ni estis randintaj suprenirante sur tiun saman plataĵon, kaj kiu eble penetris sub ĝin. Tamen, cent kvindek paŝojn post la eniro sur la plataĵon ni trovis lokon, kiu ŝajnis al ni bone ŝirmata kontraŭ ĉiuj tiaj danĝeroj.
Tie miaj gvidistoj unue ekfosis la lokon, kie ni intencis tranokti; sed tre balde ili eksentis la efikon de la maldensa aero. Tiuj fortikaj viroj, kiujn la ĵus faritaj sep aŭ ok marŝhoroj tute ne lacigis, jam post kvin aŭ ses neĝŝoveloj plu ne povis daŭrigi; ili estis devigataj sin konstante interŝanĝi. Unu el ili, kiu estis retraŭirinta por ĉerpi akvon antee viditan en krevaĵo, ekmalsaniĝis irante tien, revenis sen la akvo kaj pasigis la vesperon en plej malagrabla sentumo. Mi mem, observante miajn meteorologiajn instrumentojn, sentis min lacega, kvankam mi estas kutimigita al la montara aero kaj pli bone fartas en tiu aero, ol en tiu de la malaltaĵo. Tiu sentumo brule soifigis nin, kaj ni povis havigi al ni akvon nur per fando de la neĝo, ĉar la akvon, kiun ni vidis dum la ascendo, ni trovis glaciiĝinta, kiam ni revene iris serĉi ĝin; kaj la malgranda karbhejtilo, kiun mi estis kunpreninta, estis negranda helpo por dudek soifantaj personoj.
De la mezo de tiu plataĵo, lokita inter la lasta pinto de Monto-Blanka sude, ties altaj ŝtupoj oriente, kaj la Goûté'a kupolmonto okcidente, oni ekvidas preske nur neĝojn; ili estas puraj, blindige blankaj, kaj sur la altaj pintoj ili plej strange kontrastas kun la preske nigra ĉielo de tiuj altaj regionoj. Oni vidas tie neniun vivan estaĵon, neniun ŝajnon de vegetaĵoj; tie estas la regno de frosto kaj silento. Kiam mi reprezentis al mi doktoron Paccard kaj Jacques Balmat ĉe krepusko alvenantaj unuaj en tiun dezerton, sen ŝirmejo, sen helpo, eĉ ne estante certaj, ke homoj povas vivi en la lokoj, kien ili pretendis iri, daŭrigante tamen sian entreprenon maltime, mi admiris iliajn spiritforton kaj kuraĝon.
Sur la senneĝaj montaroj, kies alto ne superas mil ĝis mil ducent klaftojn, estas agrable atingi la kuŝiĝejon frue: ripozigas la vesperfreŝo post la dumtaga laciĝo; oni sidiĝas surherbe aŭ surroke, oni amuzas sin observante la malheliĝantajn nuancojn de la lumo kaj la fenomenojn, kiuj preske ĉiam akompanas la sunsubiĝon kaj la krepuskon. Sed sur la altaj kaj neĝkovritaj montegoj, tiuj tagfiniĝoj estas tre malagrablaj; oni ne scias kie resti: se oni staras senmove, oni frostegas, kaj pro la laciĝo kaj la aera maldenso oni estas senigita je la forto kaj kuraĝo varmigi sin per ekzercmovoj. Tion ni spertis en tiu stacio, kie ni estis alvenintaj ĉirkaŭe je la kvara. Ni ĉiuj frostis pro malvarmo; kun ekstrema senpacienco atendis ni, ĝis la tendo estos starigita; tuj kiam ĝi estis preta, ĉiuj sin ĵetis internen, kaj balde la babilo de la gvidistoj kaj la naŭzaĵoj de la vomemuloj devigis min eliri. Mi akceligis kiel eble plej la vespermanĝon. Poste ni nur malfacile povis aranĝi nin tiamaniere, ke ĉiuj povas eniri en la tendon, en pozicio taŭga por pasigi la nokton; ili permesis al mi kuŝiĝi en angulo; sed koncerne ilin, ili povis nur sidiĝi surpajle, inter la kruroj unuj de la aliaj; ĉiam priokupataj de timo pro malvarmo, ili tiel zorge ŝtopis ĉiujn fendojn de la tendo, ke mi multe suferis pro la varmo kaj pro la per nia spiro haladzigita aero. Mi estis devigata dumnokte eliri por libere spiri. Brilis la luno plej hele meze de ebonnigra ĉielo; Jupitro anke tutplene lumradianta estis eliranta postaŭ la plej alta pinto oriente de Monto-Blanka, kaj tiom blindiga estis la lumo rebriligata de tiu neĝkampego, ke nur la unue- aŭ duegrandajn stelojn oni povis ekvidi. Fine, ni ĵus estis ekdormantaj, kiam nin vekis bruego de granda lavango, kiu ekkovris parton de la deklivo ascendenda la morgan tagon. Je tagiĝo montris la termometro tri gradojn sub la glacipunkto.
Ni ekmarŝis nur malfrue, tial ke ni devis fandi neĝon por la matenmanĝo kaj por la vojaĝo; tuj kiam fluidiĝintan, oni ĝin trinkis, kaj tiuj samaj homoj, kiuj kvazereligie konservis la kunportitan vinon, konstante ŝtelis la akvon, kiun mi estis enrezerve metinta. Ni trapaŝis unue la duan plataĵon, ĉe kies enirejo ni ĵus tranoktis; de tie ni supreniris al la tria, kiun ni anke trairis, kaj post duonhoro ni alvenis ĉe la malsupro de la granda deklivo, tra kiu marŝante eŝten oni atingas la rokon, kiu formas la maldekstran ŝultron de la Mont-Blank'a pinto. Komencante tiun supreniron, mi estis jam sufiĉe elspirigita pro la aermaldenso; tamen nelonga halto, ĉiutridekpaŝe kaj nesidiĝante, multe helpis al mi rekapti la spirkapablon; kaj tiel mi post kvardek minutoj atingis la enirejon al la lavango, kiu estis la antean nokton falinta kaj ĝis en nia tendo aŭdita.
Tie ni ĉiuj haltis dum kelkaj momentoj, en la espero ke, ripoziginte plene la krurojn kaj pulmojn niajn, ni povos trapaŝi la lavangon iom rapide kaj senhalte, sed tio estis neebla; nepre nevenkebla estas la speco de laco, kiu rezultas de la aermaldenso; kiam ĝi atingas sian plejon, la plej urĝe minacanta danĝero eĉ ne povus devigi onin fari nur unu pluan paŝon. Sed mi trankviligis miajn gvidistojn, klarigante al ili, ke tiu loko estas ĝuste la malplej danĝera, tial ke la el la superantaj altaĵoj kaduka neĝo jam estis defalinta.
Trans tiu lavango la deklivo fariĝis ĉiam pli kruta kaj kondukis maldekstre al teruriga profundegaĵo; ni devis trapasi sufiĉe larĝan fendon, kies transiro estis ĝenata de glacibloko, kiu nin devigis paŝi pli proksime al la deklivrando. Estis la antaŭaj gvidistoj hakintaj paŝaron en la harditan neĝsupraĵon; sed la paŝojn ili faris tro longaj, tiamaniere ke por atingi la hakitaĵon, oni estis devigata fari paŝegon, tiel riskante maltrafi ĝin aŭ nepre gliti en la profundaĵon. Poste, ĉe la supra parto la glaciiĝinta supraĵo estis pli maldika; tiam ĝi rompiĝis sub niaj paŝoj, kaj sube troviĝis ok aŭ naŭ coloj da farunsimila neĝo, subportata de dua hardita neĝkrusto; oni tiel duonkrure enneĝiĝis; post kio oni glitis direkte al la profundegaĵo, kontraŭ kiu oni estis haltigita nur per la supera krusto, kiu tiel devis kontraŭstari grandan parton de la pezo de niaj korpoj; kaj, se ĝi rompiĝus, oni nepre glitus ĝisfunde. Sed pri la danĝero mi tute ne priokupis min; mia volo estis firma, mi estis decidinta iri antaŭen, tiel longe ĝis miaj fortoj malpermesos; mi havis nenian ideon alian, ol firmigi miajn paŝojn kaj antaŭeniri.
Oni diras, ke pasante rande de profundegaĵo oni devas ne rigardi ĝin, kaj tio estas ĝisiugrade vera; tamen jen pri tiu temo la rezulto de mia longa sperto. Ante ol ekpaŝi en krutejon, oni devas unue esplori la profundaĵon per la rigardo kaj tieldire satiĝi je ĝi, ĝis ĝia efiko sur la imagon estas tute elĉerpita kaj ĝis oni povas vidi ĝin kvaze indiferente. Oni samtempe studu la sekvendan vojon kaj tieldire marku la farendajn paŝojn. Poste oni jam ne pensas pri la danĝero kaj oni sin okupas nur pri la zorgo sekvi la elektitan vojon. Tamen, se oni estas nekapabla elporti la vidon de la profundaĵo kaj kutimiĝi je ĝi, tiam prefere estas rezigni la entreprenon; ĉar, kiam la vojeto estas mallarĝa, estas neeble rigardi tien, kien oni metas la piedon, nevidante samtempe la profundaĵon; kaj tiu vidaĵo, kiam neatendita, naskas kapturnojn kaj povas kaŭzi onian perdon.
En tia loko kaj en aliaj danĝeraj pasejoj mi uzis la kutiman de la gvidistoj agmanieron, kiu ŝajnas al mi samtempe la plej maldanĝera por la uzanto kaj la plej oportuna por la helpantaj gvidistoj: oni kunprenas malpezan sed fortan bastonon je ok ĝis dek futoj da longo; du gvidistoj, unu antaŭe, la alia postaŭe, tenas la bastonon ĉe la profundaĵa vojflanko, unu per unu finiĝo, la alia per la alia; kaj oni marŝas meze je tiu moviĝanta barilo, sur kiun oni sin apogas kiam necese; tio nek ĝenas nek lacigas iumaniere la gvidistojn kaj povas servi al ilia propra subteno en la okazo, se unu el ili ekglitas aŭ ekfalas en fendaĵon.
Fine, post du kaj duona marŝhoroj nombritaj de la loko, kie ni estis tranoktintaj, ni atingis la rokon nomitan de mi maldekstra ŝultro aŭ dua Mont-Blank'a ŝtuparo. Tie prezentiĝis al miaj okuloj grandega kaj por mi tute nova horizonto, ĉar la pintego staris ĉe nia dekstro, kaj direkte al Italio nenio plu kaŝis al ni la tuton de la Alpoj, kiujn mi neniam estis vidinta de tiel grandega alto. Tie mi havis la kontentigon certe atingi la ĉefpinton, ĉar la ankore farenda ascendo estis nek kruta nek danĝera. Sidantaj sur la rando de tiu belega teraso, ni manĝis peceton; sed la kunportitaj pano kaj viando estis trafrostintaj. Tamen neniam montris la termometro malpli ol tri gradojn sub la glacipunkto; kaj tiuj manĝaĵoj, kovremetitaj en dorskorbon de homo portitan, certe estis iom ŝirmitaj kontraŭ la frosto per la varmo de lia korpo. Mi do estas konvinkita, ke en la malaltaĵo tiuj manĝaĵoj neniel estus frostintaj po la sama grado, kaj ke tie eĉ termometro enfermita en la dorskorbon ne estus atingita la nulgradon; sed en tiu maldensa kaj ĉiam renovigita aero la trapenetritaj de akvo korpoj ellasas fortan elvaporiĝon kaj tial malvarmiĝas multe pli, ol la seka termometra bulbo.
Ripozinte kaj observinte la nudajn tie renkontitajn rokojn, kiuj de la bordoj de nia lago estas tre klare videblaj maldekstre de la plej alta pinto de Monto-Blanka, mi reekmarŝis; estis proksimume la naŭa horo. Ĉar mi estis de Chamouni mezurinta la altojn de la diversaj partoj de la montego, mi sciis, ke restas ne pli ol ĉirkaŭe cent kvindek klaftoj ascendendaj, kaj tio per deklivo de nur dudek ok ĝis dudek naŭ gradoj, sur neĝo sufiĉe firma kaj tamen neniel glitiga, sen krevaĵoj kaj neproksima al profundegaĵoj; mi do esperis atingi la pintegon en malpli ol trikvaron-horo; sed la aermaldenso kaŭzis malfacilaĵojn pli grandajn, ol mi estus kredinta. Ĉe la fino mi estis devigata halti ĉiudekkvin- aŭ deksespaŝe por rekapti spiron; tion mi plej ofte faris starante kaj apogite sur mian bastonon, sed el tri fojoj mi devis sidiĝi ĉirkaŭe unu fojon. Tiu ripozbezono estis tute nevenkebla; kiam mi provis kontraŭstari je ĝi, rifuzis la kruroj sian servon, mi eksentis duonsvenon kaj estis kaptita de kapturnoj tute sendependaj de la lumago, ĉar la okulojn perfekte protektis la duobla vualo kovranta mian vizaĝon. Ĉar mi kun granda bedaŭro vidis la tempon pasanta, kiun mi esperis dediĉi al miaj eksperimentoj sur la montpinto, mi faris diversajn provojn por mallongigi la ripoztempojn; mi provis ekzemple ne paŝi ĝis perdo de la fortoj kaj momente halti ĉiujn kvar aŭ kvin paŝojn, sed mi neniom gajnis; post dek kvin aŭ dek ses paŝoj mi estis devigata ripozi tiom longe, kiom se mi estus ilin farinta senhalte; kaj pli rimarkinde, la plej forte malagrabla sentumo spertiĝis nur ok aŭ dek sekundojn post ĉesigo de la marŝo. Sole helpis kaj plifortigis min la freŝa nordvento; kiam suprenirante mi turnis la vizaĝon tiudirekte kaj glutis profunden la aeron de tie venantan, mi povis fari dudek kvin ĝis dudek ses paŝojn senhalte.
Ĉirkaŭe ĉe la mezo de tiu supreniro, oni preterpasas du malgrandajn rokojn, elstarantajn el la neĝo. La pli alta el ambe estis antenelonge frakasita, ĉar ĝiaj fragmentoj dise kuŝis ĉiuflanke sur la freŝa neĝo je distanco ĝis kelkaj futoj. Kaj ĉar certe neniu homo venis tie por ekkrakigi tiun rokon per pulvo, aŭ ĝin dispecigi per fera frapmaso, oni ne povas dubi, ke tio estis efiko de fulmo.
La lasta parto de la ascendo inter tiuj roketoj kaj la montpinto estis, kiel supozite, la plej laciga por la spiro; tamen, mi fine atingis la tiom longe deziratan celon. Ĉar dum tiu duhora laciga ascendo mi konstante havis antaŭ la okuloj la preske tutan videblan parton de la pintego, la alveno ne estis por mi subita surprizo; ĝi eĉ ne donis al mi tian kontenton, kian oni povus imagi; la plej vigla, plej dolĉe sento estis por mi la ĉeso de la malkvietoj, kies objekto mi estis; efektive, kvaze incitis min la daŭro de tiu lukto, la memoro kaj la ankore emocia sento mem de la penoj kaŭzitaj al mi de tiu venko. En la momento, kiam mi atingis la plej altan punkton de la neĝo kronanta tiun montpinton, mi pli kun kolera ol kun plezura sento piedpremis ĝin. Cetere, mia celo estis ne nur atingi la plej altan punkton, sed precipe fari observojn kaj eksperimentojn, kiuj sole donus ian valoron al tiu vojaĝo, kaj mi tre timis, ke mi nur parton de tio povos fari, kion mi projektis. Efektive mi jam estis spertinta, eĉ sur la plataĵo, kie ni tranoktis, ke en tiu malpeza aero ĉiu zorge farata observo lacigas, tial ke oni nevole haltigas la spiron; kaj tiu spirreteno kaŭzas sentumon des pli malagrablan, ke la aermaldenso postulus enspirojn pli oftajn; mi estis devigata ripozi kaj enspiri post ĉiu perinstrumenta observo, kvaze mi estus farinta rapidan supreniron.
Tamen viglan kontenton donis al mi la grandioza spektaklo, kiun mi havis antaŭ la okuloj. Verdire malpeza vaporo flosanta en la malsupraj aerregionoj forprenis de mi la vidon de la plej malaltaj kaj distancaj objektoj, kiaj la Francaj kaj Lombardaj ebenaĵoj; sed ne multe bedaŭris mi tiun perdon; kion mi precipe venis por vidi, kaj kion mi plej klare vidis, tio estis la tuto de ĉiuj altaj montpintoj, kies organizon mi jam de longe deziris koni. Mi ne povis kredi je miaj okuloj; al mi ŝajnis esti sonĝo, vidi sub miaj piedoj tiujn majestajn montsuprojn, tiujn timindajn pintegojn, la Sudpinton, la Argentieron, la Giganton, kies eĉ la bazoj antee estis por mi tiom malfacile kaj danĝerplene alireblaj. Mi ekkomprenis iliajn rilatojn, ilian interligon, ilian strukturon, kaj unu sola rigardo forigis dubojn, kiujn jaroj da laboro ne povis klarigi.
Dume, streĉis miaj gvidistoj la tendon kaj starigis en ĝi la tableton, sur kiun mi intencis fari la eksperimenton de akvoboligo. Sed, kiam mi volis aranĝi kaj observi miajn instrumentojn, mi estis devigata ĉiumomente interrompi mian laboron por okupi min nur pri la zorgo spiri. Se oni konsideras, ke la barometro montris nur dek ses colojn kaj unu linjon, kaj sekve ke la aero posedis apene pli ol duonon da sia kutima denso, oni komprenos, ke tiun mankon ni devis kontraŭagi per enspiroj pli rapidaj. Nu, tiu rapido akcelis la sangmovon des pli, ke la arterioj jam ne ricevis de ekstere la kutiman kontraŭpremon; ni do ĉiuj havis febron.
Kiam mi restis tute senmova, mi spertis nur iom da svensento, malfortan vomemon. Sed, kiam mi penis aŭ fiksis mian atenton dum kelkaj momentoj sinsekve, kaj precipe kiam mi antaŭen kliniĝante kunpremis mian bruston, tiam mi estis devigata ripozi kaj rapidspiri dum du aŭ tri minutoj. Similajn sentumojn spertis miaj gvidistoj. Ili havis nenian apetiton; kaj verdire, nia manĝprovizo, kiu tute frostis dumvoje, ne estis tre taŭga eksciti ĝin; ili eĉ ne zorgis pri la vino, nek pri la brando. Efektive, ili estis konstatintaj, ke la fortaj likvoroj pliakcentas tiun malbonstaton, sendube tial, ke ili ankore pli rapidigas la sangmovon. Nur freŝa akvo alportis komforton kaj plezuron, kaj ni bezonis tempon kaj penon por havigi fajron, sen kiu neniom da akvo estis ricevebla. Kelkaj el miaj gvidistoj, nekapablaj toleri pli longe tiujn diversajn suferojn, malascendis la montegon la unuaj por reĝui aeron pli densan.
La pinto de Monto-Blanka estas speco de azendorso, aŭ longforma kresto direktata de oriente okcidenten, proksimume horizontala en la plej alta parto kaj dekliva ĉe ambe ekstremaĵoj laŭ anguloj da dudek ok ĝis tridek gradoj. Tre mallarĝa estas tiu kresto, preske tranĉa ĉe sia supro, tiom ke du personoj ne povus tie marŝi duope; tamen, ĝi plilarĝiĝas kaj rondiĝas malsuprenante eŝten, kaj westflanke ĝi similas antaŭtegmenton, elstarantan norden. La tuta supro estas plene kovrita de neĝo: el ĝi vidiĝas neniu rokaĵo, escepte ses- aŭ sepdek klaftojn pli malsupre. Estus nature kredi, ke la plej alta pinto de la Alpoj sin trovas apud ties centro, aŭ almene meze en la larĝo de la pramontara amaso. Tamen, ne estas tiel. De la Mont-Blank'a pinto oni konstatas, ke pli multaj estas la altaj suproj sude, Italflanke, ol norde, Savojflanke; sekve tiu altega pinto staras preske ĉe la norda rando de la pramontara tutaĵo. Tial multe pli bela kaj interesa estas la spektaklo Italflanke; la sekundariaj montaroj norde, kronataj per la blua kaj unuforma linio de l'Jura, prezentas nenion grandan nek diversaspektan; kaj niaj ebenaĵoj, eĉ nia lago, oblikve vidataj tra la horizontaj vaporoj, prezentas nur malfortajn nuancojn kaj nedistingeblajn objektojn. Male, ĉe la suda flanko, la horizonto estas ĝis vidlimo kovrata de altaj montpintoj diverse formataj kaj grupigataj, miksataj de neĝoj kaj rokoj kaj tratranĉataj de verdaj valoj; la tuto aspektas tiom strange kiom belege. Sed precipe, kiel mi jam diris, la pintoj kaj la glaciejoj de la Mont-Blank'a apudaĵo estis por mi spektaklo samtempe plej rava kaj plej instrua.
Oni demandis, ĉu pro la alto de Monto-Blanka oni ne povus de ĝia pinto ekvidi la maron. Ni certe ne povis distingi ĝin; sed, eĉ se ĝi estus en la sfero de nia vidradio, ni estus ĝin ne vidinta pro la vaporo flosanta sur la horizonto. Tamen, se ekzistus nur ebenaĵoj inter Monto-Blanka kaj la maro, oni povus de tiu montpinto vidi la bordojn de la Ĝenova golfo, kaj eĉ dek du mejlojn transe, kvankam ili kuŝas je distanco da kvindek ses mejloj; tio neniel estus kontraŭa al leĝoj de optiko kombine kun kurbeco de l'tero. Sed, ĉar la tuta golfo estas borderita de montoj, ĉu de la Alpoj ĝis okcidento, ĉu de la Apeninoj ĝis oriento, ŝajnas neeble vidi de Monto-Blanka la maron, nek eĉ de maro la Monto-Blankan (kio estus pli facila, tial ke ĝia blanka pinto sin projekcianta kontraŭ la ĉielbluo formus objekton pli videblan), escepte se oni ĝin ekvidus tra iu montgorĝo aŭ iu malaltigita parto el la montaro de la Ĝenova marbordo. Tamen, tiun pinton oni tre klare povas vidi de la montsuproj, kiuj staras ĉe la marbordo; mi eĉ kredas, ke mi ĝin rekonis de la Cauma monto, super Tulono. De interne de la teroj oni povas vidi Monto-Blankan de tre granda malproksimo; de Diĵono ekzemple, kaj eĉ de Langres, kiu distancas sesdek kvin mejlojn rektlinie.
Blovis sufiĉe akra nordvento, kiu sur la tranĉa supro igis la froston neagrabla; sed tuj kiam oni malsupreniĝis sube de la kresto, ĉe la sudflanko, oni ĝuis komfortan temperaturon: la plimulto de miaj gvidistoj dormis aŭ ripozis je sunvarmo sur siaj tornistroj, sternitaj surneĝe. Vere, estas rimarkinde, ke sur ĉiuj altaj montsuproj, tuj kiam oni estas ŝirmata kontraŭ la senpera impreso de l'vento, oni ĝin tute ne sentas plu: en la malaltaĵo, male, eĉ kiam oni estas protektata kontraŭ la rekta ago de l'vento, oni tamen perceptas ties refluojn kaj reblovojn. Sendube la maldensa aero ne rebatas la venton, kiel faras aero pli peza.
Kiuj atingis la supron de altaj montoj, al tiuj estas la fakto konata, ke la ĉielo tie aspektas pli malhele blua, ol en la malaltaĵo. Sed ĉar la esprimoj "pli" kaj "malpli" rilatas al nedifinitaj sentumoj, konservataj en imago ofte trompa, mi serĉis rimedon por tieldire kunpreni kun mi specimenon de la Mont-Blank'a ĉielo, aŭ almene de la koloro prezentita al mi de ĝi. Tiucele, mi estis per lazurbluo aŭ bela Prusbluo kolorinta paperbanderolojn je dek ses diversaj nuancoj, de la plej malhela, markita per no 1, ĝis la plej pala, per no 16. El ĉiu el tiuj banderoloj mi fortranĉis tri egalajn kvadratojn, kaj tiel mi formis el tiuj nuancoj tri seriojn, tute similajn inter si; unun el tiuj serioj mi lasis al S-ro Senebier en Ĝenevo, alian al mia filo en Chamouni, kaj la trian mi kunprenis kun mi. Je tagmezo de la tago, en kiu mi estis sur la montpinto, la ĉielo zenite de Ĝenevo aspektis kiel la sepa nuanco; en Chamouni, inter la kvina kaj la sesa, kaj sur Monto-Blanka, inter la unua kaj la dua, t. e. tute proksime al plej malpala reĝbluo. Malgraŭ la forto de la ĉielkoloro la ombroj sur la Mont-Blank'a pinto neniel ŝajnis koloritaj. Estas vere tamen, ke la tiama horo ne estis favora por tia observo.
La granda puro kaj lumpenetreco de la aero, kiuj estas kaŭzoj de la forte kolorita ĉielbluo, produktas sur la Mont-Blank'a supro strangan fenomenon: la steloj estas videblaj je taghelo; tamen, por ilin vidi, necese estas stari tute en ombro kaj eĉ havi super la kapo ombrotavolon sufiĉe dikan; se ne, la tro forte lumigita aero dronigas la palan helon de la steloj. La plej konvena loko por fari tiun observon dummatene estis la deklivo, kiu suprenas ĝis la Mont-Blank'a ŝultro: kelkaj el la gvidistoj asertis, ke ili de tie ekvidis stelojn; koncerne min, mi ne pensis pri tio, sekve mi ne povis mem konstati tiun fenomenon; tamen la unuanima aserto de la gvidistoj lasas nenian dubon pri ĝia realo. Alia stranga efiko de la aerpuro kaj de la malpala ĉielkoloro, kiu rezultas el ĝi, estas la teruro, kiun ĝi elvokis ĉe kelkaj gvidistoj dum unu el la unuaj provoj faritaj por atingi la montpinton. Dum ili ascendis krutan neĝdeklivon, ili subite ekvidis la ĉielon tra speco de fendaĵo, kiu boris la supron de tiu deklivo; pro la nigra ĉielkoloro la fendo ŝajnis al ili esti profundegaĵo: kaptitaj de granda timego, ili retraŭiris kaj raportis en Chamouni, ke ili ne povis plu antaŭen, tial ke vidiĝis antaŭe teruriga profundaĵo.
Sur la montsupro la neĝsupraĵo estas kovrata de maldika glacilako, kiu fariĝas skvama per ekkrako. Sunfrapoj fandas la neĝojn supraĵe; kaj, ĉar ĝi balde poste reglaciiĝas, tio formas specon de lako. Tuj kiam vento iom forte ekblovas, ĝi ŝiras tiun lakaĵon, sublevas la skvamojn kaj ilin flirtigas altege. Aldoniĝas neĝpolvoj, kiujn la vento forblovas ankore pli facile. Oni tiam ekvidas de la najbaraj valoj specon de fumo, kiu aspektas kiel nubo suprenanta el la montpinto laŭ direkto de la vento. La enlanduloj tiam diras, ke Monto-Blanka fumas sian pipon. Tiu flirtanta neĝo ruĝkoloriĝas ĉe la subiĝanta suno kaj kelkafoje similas flamon de vulkano. Sub tiu glacilako la neĝo estas sufiĉe firma, kaj, kvankam oni povas profundigi en ĝin bastonon, ĝi tamen kontraŭstaras sufiĉe forte. La deklivoj sube de la pinto, kiuj estas ekspozataj al pli forta ago de la sunradioj, fandiĝas pli profunden; kaj reglaciiĝante poste dum la nokto, ili formas pli dikan kruston, kiu povas subteni homon senkrake en kelkaj lokoj, sed en aliaj ĝi rompiĝas sub la piedoj. Sub tiu krusto, precipe en la krutaj deklivoj, oni trovas farunan kaj nekoheran neĝon, en kiun oni tamen eniĝas nur duonkrure, tial ke oni tiam renkontas alian pli fortan kruston; tamen, kiam oni surpaŝas neĝojn tute farunajn, oni enprofundiĝas ĝiszone, kiel mi ĝin dumvintre spertis.
Oni ofte esprimis deziron scii, kioma estas la diko de la neĝĉapo, kiu kovras la Mont-Blank'an pinton. Sed, ekzistas nenia rimedo por ĝin certigi; estus necese, ke tiu ĉapo estu ie tratranĉita; sed tio ne estas: ĝi malsuprenas ĉiuflanke per deklivoj pli-malpli longaj, kiuj nenie montras iom klare la dikon de la neĝo. Sur la Goûté'a montkupolo la neĝĉapo estas nete tranĉita ĉe la eŝta flanko, kaj tiu tranĉo estas borderita de la ortangulaj neĝ- kaj glacimasoj, kiujn mi priparolis kaj nomis "serakoj". Tiuj masoj, glitintaj aŭ ruliĝintaj de la supro de tiu tranĉo ĝis la malsupro de la plataĵo trapaŝita de ni, prezentis dikon da nur dek du futoj; sed verŝajne ilia supra parto, maldika kaj nekohera, rompiĝis survoje.
Poste mi serĉis proksime de la pinto iun alian lokon, ĉe kiu oni povus vidi neĝtavolon vertikale tratranĉitan super roko, kie ne okazas lavangoj, kaj kies neĝoj povas esti konsiderataj kiel produktaĵo de la rekte el la ĉielo neĝado. Super la dekstra ŝultro de Monto-Blanka mi trovis tian tranĉaĵon, kies diko estis ĉirkaŭe tridek unu klaftoj aŭ cent naŭdek futoj. Nu, ĉar falas pli da neĝo sube de la pinto ol sur la pinto mem, mi verŝajne estos pli supere al vero ol sube, asertante ke la diko de la ĉiamaj neĝoj sur la Mont-Blank'a pinto ne superas ducent futojn, kaj tio estas la maksimumo, al kiu ĝin reduktas la ventoj, la elvaporiĝo kaj la fandiĝo, ĉu funda, ĉu supraĵa. Oni do ne kredu, kiel supozis kelkaj personoj, ke tiu diko kreskas senĉese. Tie ĉi, kiel en multaj aliaj okazoj, la kaŭzoj kreskigaj estas limigataj de la kaŭzoj detruaj, kvaze la Naturo fiksus al si limojn ne transpaŝendajn.
Kiam oni observas de proksime iun el tiuj grandaj neĝtranĉoj, oni rimarkas, kiel mi jam faris sur la Buet'a montpinto, ke ili estas laŭtavole aranĝitaj. La interno[TR2] de tiuj tavoloj estas markita per brunaj strioj, produkto de la polvo kaj tero transportitaj de la vento, precipe dumsomere, kiam la fandiĝo de la neĝo malkovras grandajn areojn da teraĵo. Mi havis tre oportunan okazon fari tiun observon ĉe la flankoj de la belega krevaĵo, en kiun estis falinta la piedo de mia barometro. Mi konstatis, ke ju pli profunde kuŝas tiuj tavoloj, des pli maldikaj ili fariĝas per la kunaj efikoj de premo kaj fandiĝo produktitaj de la trapenetro de la akvoj; tamen tiu maldikiĝo ne estas regula pro la nekonstanto de la pojare falinta neĝkvanto, kiel anke de la kaŭzoj kiuj produktas la maldikiĝon. Mi provis nombri tiujn tavolojn, kaj mi atingis ĝis dek naŭ; sed la oblikvo de la krevaĵflankoj, en la lokoj kie ĝi mallarĝiĝas, igas la nombradon necerta; kaj cetere, el tio oni povus konkludi nenion, ĉar la fundon oni ne povis vidi.
Neniajn bestojn ni vidis proksime de la pinto, krom du papilioj: unu estis malgranda faleno griza, kiu surflugis la unuan neĝplataĵon; la alia estis tagpapilio, kiu ŝajnis al mi esti "mirtelo"; li traflugis sur la lasta deklivo de Monto-Blanka, ĉirkaŭe cent klaftojn sube de la pinto. Mi kelkafoje povis konstati kiumaniere tiuj insektoj penetras sur la glaciejojn. Flirtinte sur la apudaj herbejoj, ili aventure flugas super la neĝo aŭ la glacio; kaj, se ili perdas vidon de la tero, ili iras ĉiam pli antaŭen, kaj ne sciante kie ripozi, ili flugas subtenataj de la vento ĝis la plej altaj montsuproj, kie ili fine falas pro laco kaj mortas surneĝe.
La vegetaĵo, kiun mi renkontis ĉe la plej granda alto, en perfekta stato kaj provizata je distingeblaj floroj, estas la "silene acaulis", aŭ muska sileno. Floritan faskon da ili mi trovis en rokfendo, apud kiu mi tranoktis dum mia reveno, je proksimume mil sepcent okdek klaftoj super maro. Sed malgrandajn tuberozajn likenojn mi vidis ĝis sur la plej altaj rokoj.
Iuj vojaĝantoj, mi ne scias kial, kredas, ke niaj sentumiloj, kaj precipe la gustumaj kaj la flaraj, ne ricevas la samajn impresojn sur la montaro, kiel en la malaltaĵo. Koncerne min kaj ĉiujn, kun kiuj mi vojaĝis sur ĉiualtaj montoj, ĝis la Mont-Blank'a pinto, ni neniam trovis ian diferencon, kvankam ni intence eksperimentis ĝin: pano, vino, viando, fruktoj, likvoroj, ĉiam ŝajnis al ni tute posedi la kutimajn gustumon kaj odoron; kaj en la principoj de fiziko aŭ de fiziologio troviĝas nenio, kio povus antevidigi alian rezulton. Se la sono estas pli malforta, tio venas ne de malfortiĝo de la aŭdorgano, sed de la maldenso de la aero, kiu malpliigas ties streĉon kaj vibroforton, kaj ĉe izolita montpinto krome efikas anke la foresto de eĥoj kaj de sonoj rebatitaj de solidaj objektoj. Tiuj kunigitaj kaŭzoj efektive igis la sonojn rimarkinde malfortaj sur la Mont-Blank'a pinto; pistolpafo tie ne bruis pli, ol Ĥina petardo en ĉambro.
Fakton sufiĉe surprizan mi observis, nome ke por kelkaj individuoj ekzistas perfekte difinita limo, trans kiu la aera maldenso estas al ili tute netolerebla. Mi ofte kunprenis kun mi kamparanojn, cetere tre fortikajn, kiuj, atinginte difinitan alton, subite malsaniĝis tiom, ke ili nepre ne povis ascendi pli supren; kaj ebligi al ili transiri tiun limon povis nek ripozo, nek likvoroj, nek plej vigla deziro atingi la montpinton. Ekkaptis unujn korbatoj, alian vomoj, aliajn sveno, aliajn alta febro, kaj tiuj akcidentoj ĉiuj foriĝis, tuj kiam ili spiris aeron pli densan. Mi vidis da ili, kvankam malofte, kiujn tiu ekmalsaniĝo devigis halti je okcent klaftoj super maro, aliaj je mil ducent, kelkaj je mil kvin- aŭ sescent; pri mi, kiel pri la plejmulto de la Alpanoj, mi estas senteble atingita nur je mil sepcent klaftoj; sed trans tiu limo, eksuferas la plej ekzercitaj homoj, tuj kiam ili sin movas iom rapide.
Naturo ne intencis la homon por tiuj altaj regionoj; frosto kaj aera maldenso forpelas lin; kaj, ĉar li trovas tie nek bestojn, nek plantojn, nek eĉ metalojn, nenio altiras lin; scivolemo kaj vigla deziro instruiĝi, sole povas instigi lin survenki momente la ĉiuspecajn obstaklojn, kiuj malfaciligas la penetron tien.
Mi tamen restis sur la montpinto ĝis la tria kaj duono posttagmeze, kaj kvankam mi ne perdis eĉ unu momenton, mi dum tiuj kvar kaj duono horoj ne povis fari ĉiujn eksperimentojn, kiujn mi ofte estis fininta en malpli ol tri horoj ĉe la marbordo. Mi bedaŭris, ke mi devis foriri, ne plenuminte tutan mian projekton; sed nepre urĝis gajni tempon, por esti certa pasi antenokte la danĝerajn lokojn transpaŝendajn. Cetere, mi kunprenis la esperon ripari tiujn mankojn en pli oportuna, kvankam malpli alta, loko, kiu tamen estos multe pli alta, ol iu ajn el tiuj, kie oni ĝis nun provis similajn eksperimentojn. Oni vidos, en mia vojaĝo al Giganta montpasejo, ĝis kiu grado estis tiuj esperoj realigataj.
Je la tria kaj duono mi kun granda bedaŭro forlasis tiun belegan belvederon. En tri kvaronhoroj mi atingis la rokon, kiu formas ŝultron, eŝte de la pinto. La malsupreniro de tiu deklivo, kies ascendo estis tiom peniga, estis facila kaj agrabla; nek tro hardita nek tro mola estis la neĝo, kaj ĉar dum la malascendo la korpmovoj ne premas la diafragmon, ĝi ne ĝenas la spiron, kaj oni ne suferas pro maldenso de la aero. Cetere, tiu deklivo estas larĝa kaj malproksima je la profundegaĵoj; sekve ĝi nenion prezentas, kio povus timigi aŭ prokrasti la marŝon. Sed ne estis same por la malsupreniro, kiu kondukas de la ŝultrosupro ĝis la plataĵo, kie ni estis tranoktintaj. Tre peniga ĝin faris la deklivkruto kaj la netolereble rebrilata de la neĝo sunhelo, kiu nin frapis en la okulojn kaj kiu ŝajnigis pli terurigaj la profundaĵojn lumigitajn de ĝi sub niaj piedoj. Cetere, kiom la firmo de la neĝo igis nian marŝon malfacila dum la mateno, tiom ĝia molo, produktita de la sunbrilo, estis al ni maloportuna dum la vespero, tial ke sub la moligita supraĵo ĉiam troviĝis fundo hardita kaj glita.
Ĉar ni ĉiuj timis tiun malsupreniron, kelkaj el la gvidistoj estis, dum mi faris miajn observojn sur la pinto, serĉintaj iun alian pasejon; sed vanaj estis iliaj klopodoj: ni estis devigataj sekvi malascende la saman vojon, kiun ni uzis ascende. Tamen, dank' al la zorgo de la gvidistoj, ni ĝin faris sen iu ajn akcidento, kaj tion en malpli ol unu horo kaj kvarono. Tie, ni preterpasis la lokon, kie ni estis, se ne dormintaj, almene ripozintaj la antean nokton; kaj unu mejlon pli antaŭe ni ankore pasis ĝis la roko, apud kiu ni estis haltintaj dumascende. Mi decidis tranokti tie; mi streĉigis la tendon kontraŭ la suda ekstremaĵo de tiu roko, en vere stranga situacio. Ĝi staris surneĝe, rande de tre kruta deklivo, kiu malsuprenas en la neĝan valon, superitan de la Goûté'a[TR3] montkupolo kun ties serakkrono, kaj finiĝantan sude ĉe la Mont-Blank'a pinto. Malsupre de tiu deklivo etendiĝis larĝa kaj profunda krevaĵo, kiu nin apartigis de tiu valo kaj ĉion ensorbegis, kio falis de la ĉirkaŭaĵo de nia tendo.
Tiun postenon ni elektis por eviti lavangdanĝeron kaj por provizi en la rokfendoj ŝirmejojn por la gvidistoj, tiamaniere ke ni ne estu dense amasigitaj en la tendo, kiel ni estis la antean nokton.
Dumvespere mi okupis min observante la barometron, kies nivelalto montris por tiu roko alton da mil sepcent okdek klaftoj. Mi serĉis tie vegetaĵojn, kaj mi trovis faskon da silenoj, pri kiuj mi jam parolis. Mi amuziĝis rigardante la nubamason, kiu flosis sub niaj piedoj, super la valoj kaj montoj malpli altaj ol ni. Tiuj nuboj, anstataŭ[TR4] prezenti platajn aŭ glatajn surfacojn, kiel oni ilin vidas de malsupre supren, montris formojn tre strangajn, turojn, kastelojn, gigantojn, kaj ili ŝajnis sublevataj de vertikalaj ventoj, blovantaj de diversaj punktoj el la sube lokataj regionoj. Super ĉiuj tiuj nuboj, mi vidis la horizonton, borderitan de dustrian randaĵon: la malsupra strio estis nigreruĝa, kiel sekiĝinta sango; la supra, pli hela, el kiu ŝajnis supreni flamo matenruĝa, malegala, diafana kaj diverse nuancita.
Ni poste vespermanĝis gaje kaj tre bonapetite; post kio mi pasigis bonegan nokton sur mia malgranda matraco. Nur tiam ĝuis mi je la plezuro esti plenuminta tiun entreprenon, projektitan de ante dudek sep jaroj, t. e. dum mia unua vojaĝo al Chamouni, en 1760; projekto, kiun mi ofte forlasis, kaj refaris, kaj kiu estis por mia familio konstanta temo de zorgo kaj malkvieto. Tio fariĝis por mi kvaza malsano: ne povis miaj okuloj rigardi Monto-Blankan, videblan de tiom da najbaraj lokoj, sen ke mi spertu specon de dolora korpremo. Kiam mi ĝin atingis, mia kontento ne estis plena; ankore malpli, je momento ekvojaĝi; mi tiam nur tion vidis, kion mi ne sukcesis fari. Sed, en la noktsilento, ripozinte je mia laciĝo, kiam mi rememoris la faritajn observojn, kiam precipe mi reelvokis la belegan Alpspektaklon, gravuritan en mia cerbo, kiam fine mi konservis la bone pravigitan esperon finfari sur la Giganta pasejo tion, kion mi ne povis fari kaj verŝajne neniu povos fari sur Monto-Blanka mem, mi ĝuis veran kaj nemiksitan ĝojon.
La 4-an de aŭgusto, kvaran vojaĝtagon, ni ekmarŝis nur je ĉirkaŭe la sesa matene. Post unu horeto ni atingis la dometon. Ni estis devigataj poste malsupreniri neĝdeklivon kvardeksesgrade klinitan kaj trapasi larĝan krevaĵon sur tiel maldika neĝponto, ke ĝi havis nur tri colojn da diko ĉerande; unu el la gvidistoj, kiu marŝis iom flanke de la vojo, enprofundigis unu el siaj kruroj en la malplenaĵon. Post unuhora marŝo sube de la ŝirmdometo ni renkontis krevaĵojn, kiuj estis formiĝintaj sur nia vojo, kaj, por eviti ilin, ni devis malsupreniri kvindekgradan deklivon. Kiam ni poste eksurpaŝis la glaciejon, de ni trapasendan, ni trovis ĝin tute ŝanĝita dum tiuj kvardek ok horoj, tiom ke ni ne povis rekoni la vojon, kiun ni estis sekvintaj dumascende; la krevaĵoj estis plilarĝiĝintaj, la pontoj rompiĝintaj; ofte ne trovante trairejon, ni estis devigataj retraŭveni sur niajn paŝojn: ankore pli ofte, ni devis uzi la ŝtupetaron por trapasi krevaĵojn, kiujn ni neniel povus trasalti sen tiu helpo. Tute proksime al haveno mankis la pieda apogo al unu el la gvidistoj, kiu glitis ĝis rando de fendaĵo, kien li preske falis kaj kie li perdis unu el la stangetoj por la tendo.
En tiu terurplena momento, ega glaciaĵo falegis en grandan krevaĵon kun bruego, kiu kvaze skuis la tutan glaciejon kaj tremigis la tutan karavanon. Sed fine ni atingis la firman rokon je la naŭa kaj duono matene, ŝirmitaj je ĉiaj pluaj peno kaj danĝero. Ni bezonis nur du horojn kaj tri kvaronojn de tie ĝis Prieuré de Chamouni, kie mi havis la kontenton reveni kun ĉiuj miaj gvidistoj en perfekta sano.
Samtempe gaja kaj kortuŝa estis nia alveno: ĉiuj parencoj kaj amikoj de miaj gvidistoj venis ilin kisi kaj gratuli pri ilia reveno. Mia edzino, ŝiaj fratinoj kaj miaj filoj, kiuj pasigis kune en Chamouni longan kaj malkvietigan tempon atendante nian reaperon, kelkaj amikoj venintaj el Ĝenevo por ĉeesti nian revenon, ĉiuj esprimis en tiu feliĉiga momento, sian kontenton, des pli vigle kaj kortuŝe, pro la pasintaj timoj kaj laŭ la grado de intereso, kiun ni estis inspirintaj.
Mi pasigis ankore unu tagon en Chamouni por fari kelkajn komparajn observojn, post kio ni ĉiuj ĝoje revojaĝis Ĝenevon, de kie mi revidis Monto-Blankan kun vera plezuro kaj ne spertante plu tiun penan kaj malkvietan senton, kiun antee ĝi kaŭzis al mi.
[1] Temas tie ĉi pri la Lemana aŭ Ĝeneva lago. — Noto de la trad.
[TR1] "Courtet" → "Coutet"
[TR2] "intero" → "interno"
[TR3] "Gouté'a" → "Goûté'a"
[TR4] "anstat" → "anstataŭ"
Noto de la transskribanto:
La tradukinto elektis nekutimajn formojn por kelkaj vortoj.
Ekzemple: apene, preske, ankore, eŝta, westa. En ĉi tiu
teksto, tiaj vortoj estas prezentita laŭ la originala libro.
Amerika Esperantisto, "American Esperantist Co.", West Newton, Mass., U.S.A.
Argentina Esperantisto, E. Unidos 1354, Buenos-Aires, Argentino.
Brazila Esperantisto, Praça Quinze de Novembro, Rio de Janeiro, Brazilo.
British Esperantist, "British Esperanto Association", 17, Hart Street, London W. C.
Bulteno de la Svisa Esp. Societo, Cullmannstr. 57, Zürich.
France-Esperanto, Office central Espérantiste, 51, rue de Clichy, Paris, France.
Esperantista Voĉo, Salo Grenkamp, Dietlà 62, Krakaŭ.
Esperanto, "Universala Esperanto-Asocio", 10, rue de la Bourse, Genève.
Esperanto Monthly, 218 Brunstfield Place, Edinburgh, Skotlando.
Germana Esperantisto, Ader & Borel, 40 Struvestrasse, Dresden A 1, Germanio.
Holanda Pioniro, J. L. Bruijn, 37 Paul Krugerlaan, 's-Gravenhage, Holando.
Japana Esperantisto, Japana Esperantista Asocio, 155 Kogai-ĉo Azabu-ku, Tokio.
La Eklezia Revuo, Farnley Tyas Vicarage, Huddersfield, Anglio.
La Espero, J. Lundgren, Hedemora; J. Helsing, Gävle, Svedio.
La Teknika Revuo, 10, Hôtelgasse, Bern.
Latin-Amerika Esperantisto, Apartado 1824, Habana, Kuba.
Le Monde Espérantiste, 3, rue Sophie-Germain, Paris, Francio.
Nederlanda Katoliko, Postbus 5 — 's-Hertogenbusch, Holando.
Ondo de Esperanto, 3 Lubjanskij projezd, Moskvo, Ruslando.
Skandinava Esperantisto, Karl Fröding, 417, Seventh Street, Rockford, Ill. U.S.A.
Prezo Sm. | |
---|---|
Projekto pri internacia monsistemo, Ĝenevo, 1907 (elĉerpita) | |
La geometrio de folietoj, Ĝenevo 1909 | 0.40 |
La logika bazo de vortfarado en Esperanto, Ĝenevo 1910 (elĉerpita) | |
La construction logique des mots en Esperanto, Ĝenevo 1910 (elĉerpita) | |
Resumo de la teorio de Antido, Ĝenevo | 0.20 |
La devo, Parolaĵo de prof. Ernest Naville. Tradukita el franco, Ĝenevo 1910 | 0.90 |
Aline, Rakonto de C. F. Ramuz. Tradukita el franco, Ĝenevo 1911 | 1.00 |
Adèle Kamm, de Paul Seippel. Tradukita el franco, Bern 1915 | 1.20 |
La vort-teorio en Esperanto, Bern 1914 | 0.40 |
La Vort-strukturo en Esperanto, Bern 1916 | (senpaga) |
Tiuj verkoj estas riceveblaj de la Administro de La Teknika Revuo, 10, Hôtelgasse, Bern.